Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Nubo kaj stelo

Kiam Dio kreis la virhomon,
lia frunt' kovriĝis per malhel'.
Mi ne scias, kial... Ĉi malhelo
iĝis nubo, tondro de ĉiel'.

Kiam Dio kreis la virinon,
li ekploris, ploris pro la ĝoj'.
Eĉ nun oni vidas ties gutojn:
belajn stelojn sur la lakto-voj'.